Bíblia On Line - Informação bíblica de confiança
Bíblia OnLine
Nova Pesquisa         Todo o Livro         Todo o Capítulo

   Versão: Esperanto
 
2 Tessalonicenses 1:1 Pauxlo kaj Silvano kaj Timoteo al la eklezio de la Tesalonikanoj en Dio, nia Patro, kaj la Sinjoro Jesuo Kristo:    
2 Tessalonicenses 1:2 Graco al vi kaj paco de Dio, la Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.    
2 Tessalonicenses 1:3 Ni devas cxiam danki Dion pro vi, fratoj, kiel estas ja dece, pro tio, ke via fido kreskas treege, kaj abundas via reciproka amo de cxiu al cxiu,    
2 Tessalonicenses 1:4 tiel, ke ni mem fanfaronas pri vi en la eklezioj de Dio, pro via pacienco kaj fido sub cxiuj viaj persekutoj kaj afliktoj, kiujn vi elportadas;    
2 Tessalonicenses 1:5 tio estas evidenta signo de la justa jugxo de Dio; por ke vi montrigxu indaj je la regno de Dio, por kiu vi ankaux suferas;    
2 Tessalonicenses 1:6 cxar estas justajxo cxe Dio redoni afliktojn al tiuj, kiuj vin afliktas,    
2 Tessalonicenses 1:7 kaj al vi, la afliktataj, ripozon kun ni, cxe la malkasxigxo de la Sinjoro Jesuo el la cxielo kun la angxeloj de lia potenco,    
2 Tessalonicenses 1:8 en flamanta fajro, por venigi vengxon sur tiujn, kiuj ne konas Dion kaj ne obeas al la evangelio de nia Sinjoro Jesuo;    
2 Tessalonicenses 1:9 kiuj suferos punadon, eternan detruon de antaux la vizagxo de la Sinjoro kaj de la gloro de lia potenco,    
2 Tessalonicenses 1:10 kiam li venos por esti glorata en siaj sanktuloj, kaj esti admirata cxe cxiuj, kiuj ekkredis (cxar nia atestado cxe vi estis kredata) en tiu tago.    


Veja também: CvvNet



Página anterior    [ 1 2 ]    Última página