Bíblia On Line - Informação bíblica de confiança
Bíblia OnLine
Nova Pesquisa         Todo o Livro         Todo o Capítulo

   Versão: Esperanto
 
Atos 16:29 Kaj veniginte lumilon, li ensaltis, kaj, tremante de timo, klinigxis antaux Pauxlo kaj Silas,    
Atos 16:30 kaj kondukis ilin eksteren, kaj diris:Sinjoroj, kion mi devas fari, por esti savita?    
Atos 16:31 Kaj ili diris:Kredu al la Sinjoro Jesuo, kaj vi estos savita, vi kaj via familio.    
Atos 16:32 Kaj ili parolis la vorton de la Sinjoro al li kaj al cxiuj en lia domo.    
Atos 16:33 Kaj li kondukis ilin en tiu sama nokta horo kaj lavis al ili la batovundojn; kaj baptigxis senprokraste li kaj cxiuj liaj domanoj.    
Atos 16:34 Kaj li kondukis ilin en sian domon, kaj arangxis por ili mangxotablon, kaj tre gxojis kun sia tuta domanaro, ekkredinte al Dio.    
Atos 16:35 Sed kiam tagigxis, la urbestroj sendis la liktorojn, por diri:Forliberigu tiujn homojn.    
Atos 16:36 Kaj la malliberejestro raportis la vortojn al Pauxlo:La urbestroj jxus sendis, por ke vi forliberigxu; tial nun elvenu kaj foriru pace.    
Atos 16:37 Sed Pauxlo diris al ili:Ili publike vergobatis nin ne kondamnitajn, kvankam ni estas Romanoj, kaj nin jxetis en malliberejon; kaj cxu ili nun eljxetas nin kasxe? tute ne; ili mem venu kaj forkonduku nin.    
Atos 16:38 Kaj la liktoroj raportis tiujn vortojn al la urbestroj; kaj cxi tiuj timis, auxdante, ke ili estas Romanoj;    


Veja também: CvvNet



Página anterior    [ 1 2 3 4 ]    Última página