Bíblia On Line - Informação bíblica de confiança
Bíblia OnLine
Nova Pesquisa         Todo o Livro         Todo o Capítulo

   Versão: Esperanto
 
Atos 16:19 Sed sxiaj mastroj, vidinte, ke eliris la espero de ilia gajno, kaptis Pauxlon kaj Silason, kaj trenis ilin en la placon al la regantoj,    
Atos 16:20 kaj kondukinte ilin al la urbestroj, diris:CXi tiuj homoj treege maltrankviligas nian urbon, estante Judoj,    
Atos 16:21 kaj ili proklamas morojn, kiujn ne decas akcepti nek fari por ni, kiuj estas Romanoj.    
Atos 16:22 Kaj la popolo amase sin kolektis kontraux ili; kaj la urbestroj, forsxirinte de ili la vestojn, ordonis, ke oni vergobatu ilin.    
Atos 16:23 Kaj metinte sur ilin multajn batojn, ili jxetis ilin en malliberejon, ordonante al la estro de la malliberejo, ke li forte gardu ilin;    
Atos 16:24 kaj li, ricevinte tiun ordonon, jxetis ilin en la internan karceron kaj fiksis iliajn piedojn en la trabon.    
Atos 16:25 Sed cxirkaux la noktomezo Pauxlo kaj Silas pregxis kaj himnis al Dio, kaj la katenitoj auxskultis ilin;    
Atos 16:26 kaj subite farigxis granda tertremo, tiel ke la fundamentoj de la malliberejo skuigxis; kaj tuj cxiuj pordoj malfermigxis, kaj cxies katenoj falis.    
Atos 16:27 Kaj la malliberejestro, vekigxinte, kaj vidante la pordojn de la karcero malfermitaj, eltiris sian glavon kaj volis mortigi sin, supozante, ke la malliberuloj forkuris.    
Atos 16:28 Sed Pauxlo vokis per lauxta vocxo, dirante:Nenian malbonon faru al vi, cxar ni cxiuj estas cxi tie.    


Veja também: CvvNet



Página anterior    [ 1 2 3 4 ]    Última página