Bíblia On Line - Informação bíblica de confiança
Bíblia OnLine
Nova Pesquisa         Todo o Livro         Todo o Capítulo

   Versão: Esperanto
 
Atos 16:1 Kaj li venis al Derbe kaj Listra; kaj jen tie estis unu discxiplo, nomata Timoteo, filo de kredanta Judino kaj de Greka patro.    
Atos 16:2 Tiu estis bone atestata de la fratoj en Listra kaj Ikonio.    
Atos 16:3 Tiun Pauxlo deziris, ke li foriru kun li, kaj li prenis kaj cirkumcidis lin pro la Judoj, kiuj estis en tiuj regionoj; cxar cxiuj sciis, ke lia patro estas Greko.    
Atos 16:4 Kaj dum ili trapasis la urbojn, ili transdonis al ili por observado la dekretojn, deciditajn de la apostoloj kaj presbiteroj en Jerusalem.    
Atos 16:5 Tiel la eklezioj firmigxis en la fido, kaj kreskis lauxnombre cxiutage.    
Atos 16:6 Kaj ili trairis la Frigian kaj Galatujan regionon, malpermesite de la Sankta Spirito priparoli la vorton en Azio;    
Atos 16:7 kaj veninte apud Misia, ili klopodis eniri en Bitinion, kaj la Spirito de Jesuo tion ne permesis al ili;    
Atos 16:8 kaj pasinte preter Misia, ili malsupreniris al Troas.    
Atos 16:9 Kaj vizio aperis al Pauxlo dum la nokto:viro Makedona staris, kaj petegis lin, dirante:Transpasu al Makedonujo, kaj nin helpu.    
Atos 16:10 Kaj post kiam li vidis la vizion, ni tuj penis foriri en Makedonujon, konkludinte, ke Dio vokis nin, por prediki al ili la evangelion.    


Veja também: CvvNet



Página anterior    [ 1 2 3 4 ]    Última página