Bíblia OnLine

Nova Pesquisa         Todo o Livro         Todo o Capítulo

   Versão: Esperanto
 
Gênesis 4:1Kaj Adam ekkonis Evan, sian edzinon, kaj sxi gravedigxis, kaj sxi naskis Kainon; kaj sxi diris: Mi akiris homon de la Eternulo.    
Gênesis 4:2Kaj plue sxi naskis lian fraton Habel. Kaj Habel farigxis sxafpasxtisto, kaj Kain farigxis terlaboristo.    
Gênesis 4:3Kaj post ia tempo farigxis, ke Kain alportis el la fruktoj de la tero donacoferon al la Eternulo.    
Gênesis 4:4Kaj Habel ankaux alportis el la unuenaskitoj de siaj sxafoj kaj el ilia graso. Kaj la Eternulo atentis Habelon kaj lian donacoferon;    
Gênesis 4:5sed Kainon kaj lian donacoferon Li ne atentis. Kaj Kain tre ekkoleris, kaj lia vizagxo klinigxis.    
Gênesis 4:6Kaj la Eternulo diris al Kain: Kial vi koleras? kaj kial klinigxis via vizagxo?    
Gênesis 4:7Ja se vi agos bone, vi estos forta; sed se vi agos malbone, la peko kusxos cxe la pordo, kaj vin gxi aspiros, sed vi regu super gxi.    
Gênesis 4:8Kaj Kain parolis kun sia frato Habel; kaj kiam ili estis sur la kampo, Kain levigxis kontraux sian fraton Habel kaj mortigis lin.    
Gênesis 4:9Kaj la Eternulo diris al Kain: Kie estas via frato Habel? Kaj tiu diris: Mi ne scias; cxu mi estas gardisto de mia frato?    
Gênesis 4:10Kaj Li diris: Kion vi faris? la vocxo de la sango de via frato krias al Mi de la tero.    

   
Veja também: CvvNet



Página anterior    [ 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 ]    Última página