Bíblia OnLine

Nova Pesquisa         Todo o Livro         Todo o Capítulo

   Versão: Esperanto
 
Gênesis 3:5sed Dio scias, ke en la tago, en kiu vi mangxos ion de ili, malfermigxos viaj okuloj kaj vi estos kiel Dio, vi scios bonon kaj malbonon.    
Gênesis 3:6Kaj la virino vidis, ke la arbo estas bona por mangxi kaj gxi estas cxarma por la okuloj, kaj la arbo estas dezirinda por sagxigxi; kaj sxi prenis de gxiaj fruktoj, kaj sxi mangxis, kaj sxi donis kune ankaux al sia edzo, kaj li mangxis.    
Gênesis 3:7Kaj malfermigxis la okuloj de ili ambaux, kaj ili sciigxis, ke ili estas nudaj; kaj ili kunkudris foliojn de figarbo kaj faris al si zonajxojn.    
Gênesis 3:8Kaj ili auxdis la vocxon de Dio la Eternulo, kiu marsxis en la gxardeno dum la malvarmeto de la tago; kaj Adam kaj lia edzino kasxigxis de Dio la Eternulo inter la arboj de la gxardeno.    
Gênesis 3:9Kaj Dio la Eternulo vokis Adamon, kaj diris al li: Kie vi estas?    
Gênesis 3:10Kaj tiu diris: Vian vocxon mi auxdis en la gxardeno, kaj mi ektimis, cxar mi estas nuda; kaj mi kasxis min.    
Gênesis 3:11Kaj Dio diris: Kiu diris al vi, ke vi estas nuda? cxu vi ne mangxis de la arbo, pri kiu Mi ordonis al vi, ke vi ne mangxu de gxi?    
Gênesis 3:12Kaj Adam diris: La edzino, kiun Vi donis al mi kiel kunulinon, sxi donis al mi de la arbo, kaj mi mangxis.    
Gênesis 3:13Kaj Dio la Eternulo diris al la virino: Kial vi tion faris? Kaj la virino diris: La serpento tromplogis min, kaj mi mangxis.    
Gênesis 3:14Kaj Dio la Eternulo diris al la serpento: CXar vi tion faris, tial estu malbenita inter cxiuj brutoj kaj inter cxiuj bestoj de la kampo; sur via ventro vi irados kaj teron vi mangxados dum via tuta vivo.    

   
Veja também: CvvNet



Página anterior    [ 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 ]    Última página