Bíblia OnLine

Nova Pesquisa         Todo o Livro         Todo o Capítulo

   Versão: Esperanto
 
Gênesis 1:31Kaj Dio rigardis cxion, kion Li kreis, kaj vidis, ke gxi estas tre bona. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la sesa tago.    
Gênesis 2:1Kaj estis finitaj la cxielo kaj la tero kaj cxiuj iliaj apartenajxoj.    
Gênesis 2:2Kaj Dio finis en la sepa tago Sian laboron, kiun Li faris, kaj Li ripozis en la sepa tago de la tuta laboro, kiun Li faris.    
Gênesis 2:3Kaj Dio benis la sepan tagon kaj sanktigis gxin, cxar en gxi Li ripozis de Sia tuta laboro, kiun Li faris kreante.    
Gênesis 2:4Tia estas la naskigxo de la cxielo kaj la tero, kiam ili estis kreitaj, kiam Dio la Eternulo faris la teron kaj la cxielon.    
Gênesis 2:5Kaj nenia kampa arbetajxo ankoraux estis sur la tero, kaj nenia kampa herbo ankoraux kreskis, cxar Dio la Eternulo ne pluvigis sur la teron, kaj ne ekzistis homo, por prilabori la teron.    
Gênesis 2:6Sed nebulo levigxadis de la tero kaj donadis malsekecon al la tuta suprajxo de la tero.    
Gênesis 2:7Kaj Dio la Eternulo kreis la homon el polvo de la tero, kaj Li enblovis en lian nazon spiron de vivo, kaj la homo farigxis viva animo.    
Gênesis 2:8Kaj Dio la Eternulo plantis gxardenon en Eden en la Oriento, kaj Li metis tien la homon, kiun Li kreis.    
Gênesis 2:9Kaj Dio la Eternulo elkreskigis el la tero cxiun arbon cxarman por la vido kaj bonan por la mangxo, kaj la arbon de vivo en la mezo de la gxardeno, kaj la arbon de sciado pri bono kaj malbono.    

   
Veja também: CvvNet



Página anterior    [ 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 ]    Última página