Bíblia OnLine

Nova Pesquisa         Todo o Livro         Todo o Capítulo

   Versão: Esperanto
 
Gênesis 1:21Kaj Dio kreis la grandajn balenojn, kaj cxiujn vivajn estajxojn movigxantajn, kiujn aperigis la akvo, laux ilia speco, kaj cxiujn flugilhavajn birdojn laux ilia speco. Kaj Dio vidis, ke gxi estas bona.    
Gênesis 1:22Kaj Dio ilin benis, dirante: Fruktu kaj multigxu, kaj plenigu la akvon en la maroj, kaj la birdoj multigxu sur la tero.    
Gênesis 1:23Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvina tago.    
Gênesis 1:24Kaj Dio diris: La tero aperigu vivajn estajxojn, laux ilia speco, brutojn kaj rampajxojn kaj surterajn bestojn, laux ilia speco; kaj farigxis tiel.    
Gênesis 1:25Kaj Dio kreis la bestojn de la tero, laux ilia speco, kaj la brutojn, laux ilia speco, kaj cxiujn rampajxojn de la tero, laux ilia speco. Kaj Dio vidis, ke gxi estas bona.    
Gênesis 1:26Kaj Dio diris: Ni kreu homon laux Nia bildo, similan al Ni; kaj ili regu super la fisxoj de la maro kaj super la birdoj de la cxielo kaj super la brutoj, kaj super cxiuj rampajxoj, kiuj rampas sur la tero.    
Gênesis 1:27Kaj Dio kreis la homon laux Sia bildo, laux la bildo de Dio Li kreis lin; en formo de viro kaj virino Li kreis ilin.    
Gênesis 1:28Kaj Dio benis ilin, kaj Dio diris al ili: Fruktu kaj multigxu, kaj plenigu la teron kaj submetu gxin al vi, kaj regu super la fisxoj de la maro kaj super la birdoj de la cxielo, kaj super cxiuj bestoj, kiuj movigxas sur la tero.    
Gênesis 1:29Kaj Dio diris: Jen Mi donis al vi cxiujn herbojn, kiuj semas semon, kiuj trovigxas sur la tuta tero, kaj cxiujn arbojn, kiuj havas en si arban frukton, kiu semas semon; tio estu por vi mangxajxo.    
Gênesis 1:30Kaj al cxiuj bestoj de la tero kaj al cxiuj birdoj de la cxielo kaj al cxiuj rampajxoj sur la tero, kiuj havas en si vivan animon, la tutan verdan herbajxon kiel mangxajxon. Kaj farigxis tiel.    

   
Veja também: CvvNet



Página anterior    [ 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 ]    Última página