Bíblia OnLine

Nova Pesquisa         Todo o Livro         Todo o Capítulo

   Versão: Esperanto
 
Gênesis 4:21Kaj la nomo de lia frato estis Jubal; li estis la patro de cxiuj, kiuj ludas harpon kaj fluton.    
Gênesis 4:22Cila ankaux naskis Tubal-Kainon, forgxanton de diversaj majstrajxoj el kupro kaj fero. Kaj la fratino de Tubal-Kain estis Naama.    
Gênesis 4:23Kaj Lemehx diris al siaj edzinoj Ada kaj Cila:    
Gênesis 4:24Auxskultu mian vocxon, edzinoj de Lemehx, Atentu mian parolon! CXar viron mi mortigis por vundo al mi Kaj junulon por tubero al mi; Se sepoble estos vengxite por Kain, Por Lemehx estos sepdek-sepoble.    
Gênesis 4:25Kaj denove Adam ekkonis sian edzinon, kaj sxi naskis filon, kaj donis al li la nomon Set: CXar Dio metis al mi alian semon anstataux Habel, kiun mortigis Kain.    
Gênesis 4:26Kaj al Set ankaux naskigxis filo, kaj li donis al li la nomon Enosx. Tiam oni komencis alvokadi la nomon de la Eternulo.    
Gênesis 5:1Jen estas la libro de naskoj de Adam. Kiam Dio kreis la homon, Li faris lin laux la bildo de Dio;    
Gênesis 5:2kiel viron kaj virinon Li kreis ilin, kaj Li benis ilin kaj donis al ili la nomon Homo en la tago de ilia naskigxo.    
Gênesis 5:3Kaj Adam vivis cent tridek jarojn, kaj al li naskigxis filo laux lia bildo kaj simileco, kaj li donis al li la nomon Set.    
Gênesis 5:4Kaj Adam vivis, post kiam naskigxis al li Set, okcent jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj.    

   
Veja também: CvvNet



Página anterior    [ 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 ]    Última página